Johann Joachim Becher
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Joachim BECHER, esperantigita Johano Joakimo Beĥaro (1635-1682) (pseŭdonimo: Solinus Saltzhal, 1654) estis germana kuracisto, alkemiisto, fizikisto, matematikisto, filologo kaj erudiciulo, kiu disvolvis la flogistonan teorion pri brulado, kaj arda defendanto de la aŭstra kameralismo. Li pasis sian vivon en la teritoriaj kortegoj de la Romia Sankta Imperio, pasie zorgante pri la intelekta kaj materiala reformado. Li estis privata kuracisto de Johann Philipp von Schönborn (1605-1673), ĉefepiskopo de Baviero, Ferdinando Maria (1636-1679), Duko de Bavario kaj en la imperia kortego de Vieno.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Johann Joachim Becher (1635-1682) | ||
---|---|---|
Methodus didactica, verko publikigita en 1668 | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-a de majo1635 en Speyer, Germanio | |
Morto | oktobro 1682 en Londono, Anglio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Prince-Bishopric of Speyer vd | |
Alma mater | Universitato de Majenco | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto • ekonomikisto • universitata instruisto • kuracisto vd | |
Laborkampo | kemio vd | |
Aktiva en | Speyer • Majenco vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi