Johano la 22-a
papo de la katolika eklezio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano la 22-a naskiĝis en 1249 en la urbo Cahors, sudokcidente de Francio. Lia vera nomo estas Jacques Duèze. Li estis elektita kiel papo en 1316. Li estis jam 71-jaraĝa, sed tamen restis papo dum 18 jaroj, ĝis 1334. Li loĝis en Avignon. Li precipe laboris por plibonigi la papan kaj eklezian administracion kaj faris ĝin pli efika.
Rapidaj faktoj 196-a papo de la katolika eklezio, Persona informo ...
Johano la 22-a | ||
---|---|---|
196-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Jacques Duèze or d'Euse | |
Pontifiko | de 7-a de aŭgusto 1316 | |
ĝis 4-a de decembro 1334 | ||
Antaŭulo | Klemento la 5-a | |
Sekvanto | Benedikto la 12-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1249 en Cahors, Francio | |
Morto | 4-a de decembro, 1334 en Avignon, Francio | |
Tombo | Katedralo de Avinjono [#] | |
Alma mater | Malnova Universitato de Orléans [#] | |
Lingvoj | latina lingvo • franca lingvo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi