John Lennon
angla kantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
John Winston LENNON [Ĝon Lenon]-(Prononco Esperanto) (naskiĝis en Liverpool, la 9-an de oktobro, 1940 - mortis en Novjorko la 8-an de decembro, 1980) estis brita muzikisto, komponisto kaj pacaktivulo, kiu akiris tutmondan famon kiel fondinto de rokbando The Beatles. Kune kun George Harrison, Ringo Starr kaj Paul McCartney, Lennon kreis la plej sukcesan kaj influan rokmuzikan grupon de la dudeka jarcento. En 2004, la revuo Rolling Stone vicigis lin 38-a en la listo "100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj".
John Lennon | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | John Winston Lennon |
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1940 (1940-10-09) en Liverpool Maternity Hospital |
Morto | 8-an de decembro 1980 (1980-12-08) (40-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Edz(in)o | Cynthia Powell • Yoko Ono |
Deveno | Liverpool, Anglio |
Ĝenroj | Rok-muziko, Popmuziko, Eksperimenta muziko |
Profesio | kantisto, komponisto, muzikisto, verkisto, pentristo, pac-aktivisto |
Instrumentoj | Gitaro, Harmoniko, Piano, Orgeno, Melotrono, Harmoniumo |
Aktivaj jaroj | 1957-1975, 1980 |
Eldoninto | Parlophone, Capitol, Apple, Vee-Jay, EMI, Geffen |
Parencaj temoj |
The Beatles Plastic Ono Band The Dirty Mac Yoko Ono, Sean Lennon Julian Lennon |
Retejo | JohnLennon.com |
Signifa instrumento | |
akustikaj gitaroj Rickenbacker 325, Epiphone Casino, Gibson J-160E kaj Les Paul Junior | |
Persona informo | |
Naskonomo | John Winston Lennon |
Aliaj nomoj | Dr. Winston O’Boogie |
Mortokialo | pafvundo |
Tombo | Centra Parko |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Liverpool • Nov-Jorko • Mendips, Menlove Avenue |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Liverpool College of Art • Calderstones School • Dovedale Primary School |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Alfred Lennon |
Patrino | Julia Lennon |
Frat(in)oj | Ingrid Pederson • Julia Baird • Jacqueline Dykins |
Edz(in)o | Cynthia Powell • Yoko Ono |
Amkunulo | May Pang |
Infanoj | Julian Lennon • John Ono Lennon • John Lennon II • Sean Lennon |
Parencoj | Mimi Smith |
Okupo | |
Okupo | muzikproduktisto • verkisto • aktoro • kantaŭtoro • gitaristo • filmproduktoro • poeto • komponisto • filmaktoro • pianisto • kantisto • pentristo • filmreĝisoro • publika konato • prozisto • pacaktivisto • politika aktivisto • diskografa artisto |
Verkoj | Imagine |
TTT | |
Retejo | http://www.johnlennon.com/ |
Lennon estis unu el la plej fekundaj kaj influaj rokenrolaj muzikistoj, kantistoj kaj kantverkistoj kaj estas konata pro du ĉefaj aferoj: La unua estas lia muzika laboro, precipe kiel membro de Beatles, kiu alportis al li tutmondan famon. La dua estas la fakto, ke de certa periodo en sia vivo, li decidis uzi sian diskonigon por disvastigi mesaĝojn, kiujn li kredis - kiel paco kaj gefrateco-solidareco, kaj tiel aĉetis la admiron de la amasoj, kiuj identiĝis kun li kaj liaj principoj.