José Antonio Primo de Rivera
From Wikipedia, the free encyclopedia
José Antonio Primo de Rivera y Sáenz de Heredia, tria markizo de Estella (Madrido, 24-a de aprilo de 1903 – Alikanto, 20-a de novembro de 1936) estis advokato kaj politikisto de Hispanio, pliaĝa filo de la diktatoro Miguel Primo de Rivera kaj fondinto kaj estro de la partio Falange Española. Li estis kondamnita kaj finfine ekzekutata pro konspiro kaj milita rebelo kontraŭ la registaro de la Dua Hispana Respubliko dum la unuaj monatoj de la Hispana Enlanda Milito.
José Antonio Primo de Rivera | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
José Antonio Primo de Rivera | |||||
Naskonomo | José Antonio Primo de Rivera y Sáenz de Heredia | ||||
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1903 (1903-04-24) en Madrido | ||||
Morto | 20-an de novembro 1936 (1936-11-20) (33-jaraĝa) en Alakanto | ||||
Mortis pro | mortpuno vd | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Tombo | San Isidro Cemetery vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato Centra de Madrido vd | ||||
Partio | Unión Monárquica Nacional • Hispana Falango • Hispana Falango vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Miguel Primo de Rivera vd | ||||
Patrino | Casilda Sáenz de Heredia vd | ||||
Gefratoj | Pilar Primo de Rivera • Fernando Primo de Rivera y Sáenz de Heredia • Miguel Primo de Rivera y Sáenz de Heredia • Carmen Primo de Rivera vd | ||||
Parencoj | María Teresa Sáenz de Heredia • Fernando Primo de Rivera y Orbaneja • José Primo de Rivera • Fernando Primo de Rivera y Sobremonte • Rafael Primo de Rivera y Sobremonte • Rafael de Sobremonte • Juan Peche y Cabeza de Vaca • José Primo de Rivera y Orbaneja • Miguel Primo de Rivera y Urquijo • María de las Nieves Sáenz de Heredia • José Luis Sáenz de Heredia • Andrés Sáenz de Heredia Arteta • Dolores Primo de Rivera y Cobo de Guzmán • Miguel Primo de Rivera y Cobo de Guzmán vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • poeto • akvokato • advokato • falangist vd | ||||
Aktiva en | Madrido vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ties figuro estis ege omaĝata dum la Hispana Enlanda Milito en la faŝisma flanko kaj dum la diktaturo de Francisco Franco kiel simbolo kaj martiro al la servo de la propagando de la ĵus instalita "Movimiento Nacional" (Nacia Movado). Lian morton oni silentigis en la naciisma flanko dum du jaroj, post kiam oni ne faris la necesajn demarŝojn por klopodi lian liberigon: tiele Francisco Franco kaj la generaloj havis liberan aliron al povo, kiun estus povinta ricevi la plej ŝatata faŝisma estro kaj de la lokanoj kaj de la potencoj aliancaj (nome Italio kaj Germanio). Post la milito lia nomo komencis ĉiujn listojn de mortintoj de ties flanko, kaj oni gravuris lian nomon kun moto "José Antonio ¡Presente!" en la granda majoritato de la hispanaj preĝejoj, ĉu katedralaj ĉu monumentaj ktp. Estas la unika politika estro de sia periodo kiu estis konata nur laŭ sia persona nomo sen necesa aldono de la familinomo, ĉefe por eviti konfuzon kun la patro, same politikisto.