José Rizal
filipina nacia heroo / From Wikipedia, the free encyclopedia
D-ro. José Protasio Rizal-Mercado y Alonso-Realonda (n. en Calamba, la 19-an de junio 1861 – m. en Manilo, la 30-an de decembro 1896) estis kuracisto, verkisto kaj nacia heroo de la Filipinoj.
José Rizal | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | José Protasio Rizal-Mercado y Alonso-Realonda | ||||
Naskiĝo | 19-an de junio 1861 (1861-06-19) en Calamba, Ĝeneralkapitanlando de Filipinoj, Hispana Imperio | ||||
Morto | 30-an de decembro 1896 (1896-12-30) (35-jaraĝa) en Manilo, Ĝeneralkapitanlando de Filipinoj, Hispana Imperio | ||||
Mortis pro | mortpuno vd | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Religio | Katolika Latina Eklezio vd | ||||
Etno | tagaloj vd | ||||
Lingvoj | hispana • tagala • germana • franca • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Ĝeneralkapitanlando de Filipinoj vd | ||||
Alma mater | Universitato Ateneo de Manilo • Universitato de Sankta Tomaso • Komplutensa Universitato de Madrido • Universitato de Hajdelbergo • University of Santo Tomas Faculty of Medicine and Surgery vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Francisco Mercado vd | ||||
Patrino | Teodora Alonso vd | ||||
Gefratoj | Paciano Rizal • Trinidad Rizal • Saturnina Hidalgo vd | ||||
Edz(in)o | Josephine Bracken vd | ||||
Parencoj | Delfina Herbosa de Natividad vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Dimas-Alang • Laón Laán • Laón Laang vd | ||||
Okupo | okulkuracisto • verkisto • lingvisto • pentristo • politika aktivisto • poeto • kirurgo • kuracisto • politikisto • revoluciulo vd | ||||
Laborkampo | okulkuracado • literaturo • poezio • okula kirurgio • medicino • politiko • sendependismo • lingvoscienco vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Noli Me Tángere ❦ El filibusterismo ❦ Mi último adiós vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis la sepa el dek unu gefiloj de Francisco Rizal-Mercado kaj Teodora Alonso, prosperaj kamparanoj de la urbo Calambá, en la Provinco Laguna. Li estis mestizo el malaja, ĉina kaj hispana devenoj.
En 1849 la Generalo Reganto Narciso Clavería publikigis edikton per kiu la indiĝena loĝantaro devis adopti hispanajn familinomojn aŭ hispanigi la filipinajn. La leĝo estis pro kialoj administraj, censaj, servaj, fiskaj ktp. La avo de José adoptis la familinomon "Merkato" ĉar li estis vendisto kaj tiu estis la familinomo uzata de José ĝis lia eniro en la Municipan Ateneon de Manilo, jezuita institucio (hodiaŭ Atenea Universitato de Manilo) kie li studis. Kiel juna studanto, matura kaj klarvida, José komencis kuraĝe kritiki la nesufiĉan kaj teokatran kolonian hispanan reĝimon. Tiame, lia pli aĝa frato Paciano instigas al li ŝanĝi la familinomon al "Rizal".
Kiam li sciis ke lia patrino iom post iom fariĝis blinda, inkliniĝis al la studado de oftalmologio, kaj komencis studi ĝeneralan medicinon en la Universitato de Sankta Tomaso, dominikana institucio. Kun la celo finstudi la karieron, li forlasis Filipinojn por iri studi al Eŭropo, kun la malkonsento de la patro. Lia unua celo estis Madrido, en kies Centra Universitato de Madrido trapasis studobektojn kiel filozofio kaj beletro, kaj diplomiĝis cum laude. Poste, laboris kelkajn monatojn kiel okulista helpanto en pariza kliniko, kaj poste foriris al Heidelberg, Germanio kie laboris kiel okulisto.