Josef Kajetán Tyl
ĉeĥa verkisto de rakontoj, poemoj kaj ĉefe dramoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Josef Kajetán TYL (naskiĝis la 4-an de februaro 1808 en Kutná Hora - mortis la 11-an de julio 1856 en Plzeň) estis ĉeĥa verkisto de rakontoj, poemoj kaj ĉefe dramoj. Aŭtoro de la ĉeĥa nacia himno.
Josef Kajetán Tyl | |||||
---|---|---|---|---|---|
J. K. Tyl en 1840 | |||||
Persona informo | |||||
Josef Kajetán Tyl | |||||
Naskonomo | Josef Kajetán Till | ||||
Naskiĝo | 4-an de februaro 1808 (1808-02-04) en Kutná Hora | ||||
Morto | 11-an de julio 1856 (1856-07-11) (48-jaraĝa) en Plzeň | ||||
Tombo | Saint Nicholas Cemetery vd | ||||
Etno | ĉeĥoj vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Karolo vd | ||||
Partio | Malnovĉeĥa partio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Magdaléna Forchheimová-Skalná vd | ||||
Infanoj | Marie Tylová • Josef Otakar Forchheim vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Horník • Mírumil Kutnohorský • Mjurmil Kuttnohorský vd | ||||
Okupo | tradukisto • aktoro • dramaturgo • poeto • ĵurnalisto • verkisto • politikisto • kantotekstisto • kritikisto • reĝisoro • dramaturgo • teatra reĝisoro • teatra aktoro • theatre critic vd | ||||
Laborkampo | teatro • directing • aktorado • theatre criticism • traduko • literaturo • ĵurnalismo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Kde domov můj ❦ Fidlovačka aneb Žádný hněv a žádná rvačka ❦ Strakonický dudák aneb Hody divých žen vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis vaganta aktoro, organizanto de kulturaj patriotismaj programoj, redaktoro de la gazeto Květy (Floroj), kiu ekzistas ĝis nun, aŭtoro de la unua ĉeĥa romano La lasta ĉeĥo kaj de multaj dramoj, el kiuj ĝis nun estas ŝatata La sakfajfisto de Strakonice (plurfoje filmita). De tempo al tempo la teatroj ludas liajn historiajn dramojn Jan Hus, Sanga baptofesto aŭ Drahomira kaj ŝiaj filoj (pri murdo de Sankta Venceslao) kaj Ercministoj de Kutná Hora. Aliaj dramoj, ekz. Obstina virino, Arbara virgulino, Filino de bruligisto, estas ŝatataj de amatotaj teatrogrupoj pro sia simpla popola naiveco.
Lia dramo Fidlovačka (ŝuista kermeso) estas duone skribita germane (tiam ĉiuj Praganoj estis dulingvaj), tial ĝi ne plu estas ludata. Sed en ĝi blinda almozulo kantas kanton Kie mia hejmo (kun muziko de František Škroup), kiu fariĝis jam en 1918 ĉeĥa nacia himno.