Julia Roberts
usona aktorino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Julia Fiona ROBERTS (naskiĝis la 28-an de oktobro 1967) estas usona aktorino.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Kiel aktorino ŝi gajnis unuan atenton per rolo de Shelby Eatenton Latcherie en la filmo Steel Magnolias (1989); mondfamon ŝi akiris en la jaro 1990 per la filmo Pretty Woman. Por ambaŭ roloj ŝi ricevis la premion Ora globo. Pro sia rolo en la filmo Erin Brockovich ŝi ricevis entute kvin premiojn, inter kiuj la multe deziratan Oskar-premion (vidu sube).
Ekde 2002 Julia Roberts estas edziniĝinta kun la kameraisto Daniel Moder. La 28-an de novembro 2004 al la paro naskiĝis geĝemeloj: la filino Hazel Patricia kaj la filo Phinnaeus Walter.
La aktoro Eric Roberts estas la frato de Julia Roberts.