Julia kalendaro
suna kalendaro, kies jaro konsistas el 365 krom 366-tagaj superjaroj, po unu por ĉiu jarkvaro / From Wikipedia, the free encyclopedia
La julia kalendaro estis la ĉefa kalendaro de Romio kaj poste Eŭropo kaj kolonita Ameriko de 46 a.K. ĝis la 16-a jarcento. Ĝi estis la antikva romia kalendaro kiel reformita de Julio Cezaro. En 1582 la julia kalendaro laŭvice estis reformita de papo Gregorio la 13-a por fari la gregorian kalendaron, kiu estas la nuna ĉefa kalendaro de la mondo.
La 1-a de januaro 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la 19-a de decembro 1999 laŭ la julia.