Julius Scholtz
From Wikipedia, the free encyclopedia
Julius SCHOLTZ [ŝolc] (naskiĝis la 2-an de decembro 1825 en Breslau, mortis la 6-an de februaro 1893 en Dresdeno) estis germana pentristo kaj ekde 1874 profesoro en la Artakademio Dresdeno ("Dresdener Kunstakademie"). Liaj portretaj kaj historiaj pentraĵoj estis tre renomaj. Julius Scholtz ĉiam strebis je moderna pentromaniero, karakterizata de eleganteco kaj sensivo por vivantaĵoj kaj atentokaptaj perspektivoj.
Julius Scholtz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1825 (1825-02-12) en Breslaŭo, Prusio |
Morto | 2-an de junio 1893 (1893-06-02) (68-jaraĝa) en Dresdeno |
Tombo | tombejo Trinitatis en Dresdeno |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Dresdeno |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | pentristo • universitata instruisto |
Tamen lia pentrista verko estis intertempe preskaŭ forgesita. Laŭ la prijuĝo de la iama direktoro de la Pentraĵgalerio de Dresdeno (Dresdner Gemäldegalerie) Hans Posse Julius Scholtz estis post Ferdinand von Rayski la plej grava fenomeno de la realisma pentroarto en Dresdeno en la dua duono de la 19-a jarcento. Tion substrekas Hans-Joachim Neidhardt en disertaĵo pri la vivo kaj verko de la artisto.
En Leubnitz-Neuostra, urboparto de Dresdeno, la strato Julius-Scholtz-Straße (poŝtkodo: 01217) memorigas pri la pentristo. Unu liaj lernantoj estis Auguste Ludwig.