Provinco Kabindo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ne miskomprenu kun Kabinda kaj Cabinda!
Rapidaj faktoj [+], Lando ...
Provinco Kabindo | ||||
---|---|---|---|---|
Provinco | ||||
Flago | Blazono | |||
provinco de Angolo [+] | ||||
Lando | Angolo | |||
Ĉefurbo | Kabinda urbo | |||
- koordinatoj | 5° S, 12° O (mapo)-4.934166666666712.405277777778 [+] | |||
Akvokolektejo | 7 270 km² (727 000 ha) [+] | |||
Areo | 7 270 km² (727 000 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 716 076 [+] (2014) | |||
Horzono | UTC+01:00, Okcident-Afrika Horzono [+] | |||
ISO 3166-2 | AO-CAB | |||
|
||||
|
||||
Provinco Kabindo | ||||
Vikimedia Komunejo: Cabinda [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Fermi
Kabindo (portugale Cabinda, antaŭe nomata "portugala Kongo") estas 18-a provinco kaj eksklavo de Angolo, kiu daŭrigas malnovan lukton por sia sendependeco[1]. Ĝia statuso estis disputita de pluraj politikaj organizaĵoj en la teritorio. La ĉefurbo estas ankaŭ nomata Cabinda (Kabinda urbo). La provinco estas disigita en kvar municipoj: Belize, Buco-Zau, Cabinda kaj Cacongo.
Kabindo posedas iujn el la plej grandaj surmaraj naftaj rezervujoj en la mondo. Ĝi estis integritaj en Angolo kiel ĝia eksklavo kaj provinco en 1975, malgraŭ la malakcepto de ĉiuj politikaj organizoj de Kabindo[2]. Vidu ankaŭ Etnaj fonoj por mem-determinado.