Kabineto de Usono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kabineto de Usono (angle Cabinet of the United States) konsistas el la plej altrangaj sekretarioj en la Federacia Registaro de Usono.
Kabineto de Usono | ||
---|---|---|
registara organizaĵo | ||
Jurisdikcio | Usono | |
Lando | Usono | |
Partoprenanta | Vicprezidento de Usono • usona ministro pri eksteraj rilatoj • Usona sekretario pri defendo • Ĝenerala Advokato de Usono • Usona ministro pri enlandaj aferoj • Usona Ministro pri Agrikulturo • Usona ministro pri komerco • Usona ministro pri laboro • United States Secretary of Health and Human Services • United States Secretary of Housing and Urban Development • United States Secretary of Transportation • Usona ministro pri energio • United States Secretary of Education • United States Secretary of War • United States Secretary of the Army • United States Secretary of the Air Force • United States Secretary of the Navy vd | |
Dum | 4-a de marto 1789 - nuntempe | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La ekzisto de la Kabineto datiĝas de la prezidentado de Georgo Vaŝingtono, kiu nomis kvarpersonan kabineton (Sekretario de Ŝtato Thomas Jefferson; Sekretario de la Trezorejo Alexander Hamilton; Sekretario de Milito Henry Knox; kaj Ĝenerala Advokato Edmund Randolph) por konsili kaj helpi lin pri liaj taskoj.
Ministroj estas nomumitaj de la Prezidanto de Usono kaj konfirmitaj de la Usona Senato. Krom la Ĝenerala Advokato (kaj antaŭe la Poŝtestro), ili ĉiuj ricevas la titolon Secretary ("Sekretario"). Kvankam la Senato devas konfirmi ilin por ministriĝi, ili servas laŭ la volo de la prezidento, kaj li povas eksigi ilin sen ies permeso.