Kabo Tenaro (antikve-grekeἀκρωτήριον Ταίναρον, akrōtērion Taínaron, grekeακρωτήριο Ταίναρο, akrotírio Taínaro), Matapano aŭ Matapaso (grekeΜαταπάς, Matapás), estas la centra el tri kaboj de la sudo de la duoninsulo Peloponezo, en la kontinenta Grekio. Ĝi estas en la duoninsulo Mani, en Lakonio. Ĝi separas la golfon de Mesenio okcidente, disde la golfo de Lakonio oriente.
La kabo Tenaro konektas kun la kabo Taigeto per golfeto en la orienta parto, en kiu estis Porto Quaglio, kies nomo estis transformita al Kaio, kaj okcidente Marinari aŭ Marmari. Quaglio estis la nomo uzata de venecianoj, kiam ili hegemoniis en tiu areo el fino de la Mezepoko. En la orienta parto de la duoninsulo estas du elstaraj havenoj, Vathý (plej norda) kaj Asomato aŭ Cisternes, pli malgranda, sude. La okcidenta parto estas rokeca kaj senhavena.