Kaldrono de Gundestrup
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kaldrono de Gundestrup estas kelta kaldrono el la 2-a jarcento a.K. trovita en torfejo ĉe la urbeto Aars en Jutlando, Danio (56° 49′ N 9° 33′ O (mapo)). Ĝi konsistas el 13 arĝentaj platoj, el kiuj 12 estas riĉe ornamitaj, kaj estas 42 cm alta kun diametro je 69 cm.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) |
La ornamado montras bildojn el la kelta mitologio, aŭ laŭ aliaj interpretoj el la ĝermana kaj traka mitologioj, dibildojn kaj ritualojn. Pro tio, kaj ankaŭ pro la materialo oni supozas, ke ĝi servis al oferritualoj.
La kaldrono de Gundestrup troviĝas nun en la Dana Nacia Muzeo en Kopenhago kaj estas unu el ties plej famaj artaĵoj. Kopio de la kaldrono troviĝas en la Musée gallo-romain de Fourvière (gaŭlromia muzeo) en Liono, Francio.