Kalgaria regiono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kalgaria Regiono estas la metropola regiono ĉirkaŭ Kalgario (Alberto). Kiel censa metropolo, ĝi servas kiel censa unuo de la Kanada Instituto pri Statistiko. La regiono estas grava transporto-centro por suda Alberto, Saskaĉevano, orienta Brita Kolumbio, kaj partoj de norda Usono. Ĝin servas la internacia flughaveno Kalgario, la kanada flughaveno kun kvare plej multa pasaĝera trafiko.
Kalgaria regiono | |||
---|---|---|---|
Metropolo | |||
metropola regiono [+] | |||
Lando | Kanado | ||
Regiono | Alberto | ||
Ĉefurbo | Kalgario | ||
- koordinatoj | 51° 0′ 0″ N, 114° 0′ 0″ U (mapo)51-114 | ||
Kalgaria regiono | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Malkiel multaj aliaj metropoloj, Kalgario evoluis kiel "monourbo" enkorpiginte en la urbon mem la plimulton de siaj antaŭurboj. Kiam la urbolimoj atingis la limojn de najbaraj municipoj, oni simple aldonis ilin al la urbo. Sekve, la granda plimulto de la loĝantaro de la regiono fakte loĝas en la urbo Kalgario kiu aldonis sian milionan loĝanton la 25-an de julio 2006.