Kapok-arbo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kapok-arbo , tiel oni nomas parencajn tropikajn speciojn Ceiba pentandra aŭ Bombax ceiba aŭ Bombax malabaricum, aŭ Salmalia malabarica), estas granda (ĝis 25 metrojn alta), falfolia (la folioj falas fine de januaro kaj post tiam ĝi ekfloras dum februaro) arbo kun 5-9-fingraj folioj kaj grandaj infloreskoj de floroj, blankaj ĉe iuj specioj, vigle ruĝaj ĉe la hindia specio Bombax ceiba, foje flavaj (la flavflora arbo estas rigardata de hinduoj kiel havanta miraklajn povojn) kaj kun kapsuloj enhavantaj multajn, flavajn oleoriĉajn grajnojn kaj sur la interna surfaco de ovario silkobrilajn, ofte flavecajn harojn, utiligitajn kiel remburaĵo por kusenoj, matracoj, naĝozonoj. (La planta lanugo, prenita el la kapsuloj de kapokarbo kaj parencaj arboj nomatas kapoko).
Kapok-arbo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ceiba pentandra (L.) Gaertn. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La arbo foje nomatas "flamo de la arbaro", kvankam tiu nomo devas estis rezervita je palao Butea monosperma. En Barato ties plej vulgara nomo estas simul, el sanskrito salmali aŭ ŝalmali kaj en la tradicio estas la arbo sub kiu la "Granda Patro" ripozis post kreado de l'mondo.