Karbonŝtalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karbonŝtalo (aŭ foje karboŝtalo) estas ŝtalo, en kiu la ĉefa intermetita aloja konstituanto estas karbono en gamo de 0.12–2.0%. La usona asocio American Iron and Steel Institute (AISI) difinas ĝin tiele:
- Ŝtalo estas konsiderata karbonŝtalo
- kiam oni ne specifigas aŭ postulas minimuman enhavon por kromio, kobalto, molibdeno, nikelo, niobio, titano, tungsteno, vanadio aŭ zirkonio, aŭ ajn alia elemento aldonota por akiri deziritan alojan efikon;
kiam la specifigita minimumo pri kupro ne superas 0,40 elcento;
aŭ kiam la maksimuma enhavo specifigita por ajn el la jenaj elementoj ne superas la elcentaĵojn notitajn: mangano 1,65, silicio 0,60, kupro 0,60.[1]
- kiam oni ne specifigas aŭ postulas minimuman enhavon por kromio, kobalto, molibdeno, nikelo, niobio, titano, tungsteno, vanadio aŭ zirkonio, aŭ ajn alia elemento aldonota por akiri deziritan alojan efikon;
La termino "karbonŝtalo" povas ankaŭ esti uzata en referenco al ŝtalo, kiu ne estas rustorezista ŝtalo; en tiu uzado karbonŝtalo povas inkludi alojajn ŝtalojn.
Se la karbonelcento plialtiĝas, ŝtalo havas la kapablon iĝi pli malmola kaj pli forta pere de varmotraktado; tamen, ĝi iĝas malpli duktila. Senkonsidere al la varmotraktado, ju pli alta karbonenhavo estas, des malpi veldebleca estas. Ĉe karbonŝtaloj, la pli alta karbonenhavo malaltigas la fandopunkton.[2]