Kateĥismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kateĥismo aŭ pli ofte katekismo estas laŭ PIV
- elementa lernolibro, prezentanta per demandoj kaj respondoj la ĉefajn punktojn de religio,
- en pli vasta senco ankaŭ elementa ia ajn lernolibro, konsistanta el demandoj kaj respondoj. Koncerne al literaturaj verkoj ĝis la jaro 1760, la vorto estas uzata nur pri lernolibroj de kristanismo, por verkoj ekde tiam ankaŭ por lernolibroj de aliaj religioj respektive aliaj temoj.
En multaj naciaj lingvoj, en kiu ekzistis parola, sed ne skribe dokumentita kulturo ĝis la kristanigo de plej multaj lingvanoj, kateĥismoj (krom nacilingvaj tradukoj de Biblio, estis la unuaj skribaj dokumentoj fiksitaj en tiuj lingvoj.