Kecaloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kecaloj aŭ kvecaloj estas belege koloraj birdoj de la familio Trogonedoj, kiuj vivas en tropikaj regionoj de Ameriko.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kecaloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
genroj | ||||||||||||
P. antisianus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
La vorto "kecalo" estis origine uzita por nur la brilkecalo, Pharomachrus mocinno, la fama longvosta kecalo de Centrameriko, kiu estas la nacia birdo de Gvatemalo. La termino ankoraŭ aludas al tiu birdo specife, sed nune ankaŭ aludas la speciojn de la genroj Pharomachrus kaj Euptilotis. La ses kecaloj estas jenaj:
- P. antisianus: Krestokecalo
- P. auriceps: Orkapa kecalo
- P. fulgidus: Blankpinta kecalo
- P. mocinno: Brilkecalo aŭ Kecalo
- P. pavoninus: Pavokecalo
- E. neoxenus: Orelkecalo
Euptilotis neoxenus parence rilatas al genro Pharomachrus kaj estas nomita pro tio orelkecalo de kelkaj fakuloj, ekzemple la American Ornithologists' Union, sed ankaŭ oreltrogono de aliaj.