Keniĉi Enomoto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Keniĉi Enomoto (榎本 健一, Enomoto Ken'ichi, 11a de Oktobro, 1904 – 7a de Januaro, 1970) estis populara japana kantokomediisto kaj aktoro, konata ĉefe per sia artistnomo Enoken (エノケン). Li estis plinovigisto en teatro, radio kaj kino, kaj liaj roloj ludis gravan influon en la teatro de Tokio antaŭ la Dua Mondmilito, kaj li estis ŝlosila figuro por la revivigo de la komedio en la postmilita periodo.
Keniĉi Enomoto | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1904 (1904-10-11) en Akasaka |
Morto | 7-an de januaro 1970 (1970-01-07) (65-jaraĝa) en Kvartalo Minato |
Mortokialo | cirozo |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio |
Familio | |
Infano | Chieko Enomoto |
Okupo | |
Okupo | aktoro • komikisto • kantisto |
En 1922 li debutis en teatro estante 18-jaraĝa kiel ĥorano de Asakusa Kinrjukan Teatro. La Granda tertremo de Kantō de la sekva jaro frapegis la etoson de opero en Tokio, kaj Enomoto turnis sin al la komedia teatro. Ludante malgrandajn rolojn en variaj komediproduktoj, li revenis al teatro kun Asakusa en 1929 kiel parto de la trupo Casino Folies. La sekvan jaron li kreis sian propran trupon, Enoken Gekidan, kiu firme establis lin kiel ĉefa figuro en la teatra etoso de Tokio. En 1934, li stelulis en la filmo Enoken no Seiŝun Suikoden (Rakonto de la freneza juneco de Enoken), kaj akiris tutlandan popularecon. Per sia sekva kinkariero li faris parodion de tuta parado de japanaj historiaj gravuloj, kiel Kondō Isami kaj Sakamoto Ryōma, en serio de "jidai-geki" (historidramaj) kaj "ĉanbara" (samurajdramaj) filmoj, kiel kelkaj reĝisoritaj de Kaĝiro Ĝamamoto, Nobuo Nakagawa kaj Akira Kurosawa.