Kieva provinco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kieva provinco (ukraine Київська область) estas unu el la 24 administraj unuoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas область. Ĝia administra centro estas la ukraina ĉefurbo Kievo (Київ), kiu tamen mem estas sendependa urbo kaj ne parto de la oblasto.
Rapidaj faktoj Lando, Historiaj regionoj ...
Kieva provinco (Київська область) | |||
provinco | |||
Monaĥejo en Perejaslav | |||
|
|||
Oficiala nomo: Київська область | |||
Kromnomo: Kiivŝĉino | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Historiaj regionoj | Polesio, Kieva Regno | ||
Najbaras kun | 7
- Ĵitomira provinco Ukrainio - Homela regiono Belorusio - Kieva rezervujo akva rezervujo - Ĉernihiva provinco Ukrainio - Poltava provinco Ukrainio - Ĉerkasa provinco Ukrainio - Vinica provinco Ukrainio | ||
Urboj | |||
Konataj lokoj | Monaĥejo de la Grotoj de Kievo, Katedralo de Sankta Sofia | ||
Riveroj | |||
Ĉefurbo | Kievo | ||
Areo | 28 131 km² (2 813 100 ha) | ||
Loĝantaro | 1 727 800 (1.1.2009) | ||
Denseco | 61,42 loĝ./km² | ||
Biomo | Malaltebenaĵo | ||
Fondita | 27-a de februaro 1932 | ||
Guberniestro | Q89190489 (ekde 11-a de marto 2020) | ||
Horzono | MET (UTC+2) | ||
- somera tempo | MET (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 07-09 | ||
Telefona prefikso | +380 45 | ||
Kodo ISO 3166-2 | UA-32 | ||
AKU | AI | ||
Administra divido | - | ||
Rajonoj (Distriktoj) | 25 | ||
Kieva provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Kiev Oblast | |||
Retpaĝo: www.koda.gov.ua | |||
Fermi
Gravaj urboj en la oblasta teritorio estas Bila Cerkva (Біла Церква), Bojarka (Боярка), Borispilo (Бориспіль), Brovari (Бровари), Fastiv (Фастів), Irpin (Ірпінь), Perejaslav (Переяслав), Pripjato (Прип'ять), Ĉernobilo (Чорнобиль), kie okazis la atom-energia katastrofo de la 26a de aprilo 1986, Ukrajinka (Українка), Uzin (Узин) kaj Viŝneve (Вишневе).
En la oblasta teritorio, do la regioino sen la urbo Kievo, vivas proksimume 1,77 milionoj da homoj (stato de decembro 2005).