Kipĉakoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kipĉakoj estas antikva (ne plu ekzistanta) tjurka popolo. La okcidentaj kipĉakoj estas konataj ankaŭ kiel kumanoj (aŭ foje komanoj), la orientaj kipĉakoj estas pli konataj kiel polovcoj (ruse половцы). Kipĉakoj parolis la kipĉakan lingvon.
Rapidaj faktoj popolo, Ŝtatoj kun signifa populacio ...
Fermi
La diverslingvaj transskriboj de la etno-nomo estas: krime-tatare Qıpçaq, karaĉaja-balkare: Къыпчакъ, uzbeke: Qipchoq, Қипчоқ, kazaĥe: Қыпшақ, kumike: Къыпчакъ, kirgize: Кыпчак, nogaje: Кыпчак, ĉine: 欽察/钦察, Qīnchá, turke: Kıpçak.