Klasika japana lingvo
formo de la japana lingvo inter la 9a kaj la 12a jarcentoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Klasika japana (japane 中古日本語 chūko nihongo, laŭvorte mezmalnova japana lingvo) estis la japanaj lingvo kaj skribo, kiuj estis parolata kaj skribita dum la Heian-epoko (de 794 ĝis 1185). Ĝi estas la rekta sekvanto de la malnova japana kaj la antaŭanto de la meza japana de la japana mezepoko. La malnova japana uzis la ĉinan skribon por skribi japane, sed dum la tempo de la klasika japana evoluis du novaj skriboj, nome la hiraganao (rondaj kanaoj) kaj katakanao (strekaj kanaoj). Tiel la skribado plisimpliĝis, la literaturo ekkreskis kaj ekfariĝis klasikaĵoj kiaj Genĵi monogatari, Taketori monogatari kaj Ise monogatari.