Koloso de Rodoso
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Koloso de Rodoso (greke Κολοσσός της Ρόδου) apartenas al la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, sed malmulte sciatas ekzakte pri tiu giganta statuo (kun proksima alteco de 34 metroj) de la dio Helioso, starigita sur la greka insulo Rodoso fare de Ĉareso de Lindos dum la 3-a jarcento a.K.. Ĝi havis proksime la saman grandecon kiel la Statuo de Libereco en Nov-Jorko kvankam ĝi staris sur pli malalta bazo.
Koloso de Rodoso | |||
---|---|---|---|
Κολοσσός της Ρόδου | |||
lost sculpture • koloso • Mirindaĵo de la Antikva Mondo • pereinta konstruaĵo | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Chares of Lindos vd | ||
Estiĝo | -284 | ||
Lando | Grekio vd | ||
Situo | Ancient Rhodes | ||
Situo | |||
Geografia situo | 36° 27′ 4″ N, 28° 13′ 40″ O (mapo)36.45111128.227778 | ||
| |||
Parto de | Sep mirindaĵoj de la antikva mondo vd | ||
La prezentado kiel disgamba gardisto super la enirejo de la haveno de Rodoso kreiĝis ĵus en la nuntempo kaj eraras. Tia statuo ne povis ekzisti, eĉ sole pro statikaj kialoj. Oni supozas, ke la koloso necese havis „trian stargambon“, forme kiel mantelo (laŭ provo de rekonstruado fare de H. MAYRON), kiel lanco (laŭ A. GABRIEL) aŭ simile – aŭ ke ĝi staris kun rektaj gamboj kaj kun unu mano ĉielen proksime de la haveno.