Komunumo (intenca loĝado)
intenca loĝado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Komunumo estas internacia termino uzata por intenca komunumo de personoj kiuj loĝas kune, kunhavante komunajn interesojn, ofte havante komunajn valorojn kaj kredojn, same kiel kunhavatajn posedaĵojn, resursojn, kaj en kelkaj komunumoj, laboron kaj renton kaj aktivojn. Aldone al la komunuma ekonomio, interkonsenta decidfarado, ne-hierarkiaj strukturoj kaj ekologia vivmaniero iĝis gravaj kernaj principoj por multaj komunumoj. La ĵurnalisto Andrew Jacobs de The New York Times verkis ke, male al la popularaj miskonceptoj, "plej komunumoj de la 90-aj jaroj ne estas liberamaj rifuĝejoj por florinfanoj, sed bone ordigitaj, finance funkciantaj kooperativoj kie pragmatiko, ne psikedelo, regas la ĉiutagaĵojn."[1] Estas multaj nuntempaj intencaj komunumoj tra la tuta mondo.[2]