Kontinenta Eŭropo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Esprimo « Kontinenta Eŭropo » estas uzata kiam temas pri eŭropa kontinento sen ties grandaj insuloj : mediteraneaj insuloj (Korsiko, Sardio, Sicilio, Malto, Kreto, Balearoj, ktp.), atlantikaj insuloj (Kanarioj, Acoroj, Madejro, Islando) kaj precipe britaj insuloj (Britio, Irlando), kaj ankaŭ skandinavia duoninsulo en iuj kazoj. Tiu distingo inter insuloj kaj « kontinento » klariĝas per kulturaj diferencoj, politikaj kaj ekonomiaj konfliktoj okazintaj en la historio de Eŭropo aŭ ankaŭ sentataj inter insulanoj kaj kontinentanoj, aŭ de tuta Eŭropo aŭ de eŭropa Unio.