Kretacea-terciara evento
formortiga evento ĉe la fino de mezozoiko (kaj kretaceo) kaj la komenco de paleogeno / From Wikipedia, the free encyclopedia
La kretacea-terciara evento (mallonge K-T-a evento) estas nomo de tiu evento, kiu okazis dum la amasa formorto antaŭ 65 milionoj da jaroj, dum transiro de la terhistoria epoko kretaceo al la terciaro. Dum tiu biologie relative mallonga periodo malaperis, formortis multaj bestaj kaj plantaj grupoj. La eventon montras maldika strio en la sedimentaj rokaĵoj, tiun linion oni nomumas la K-T-a limo. La evento indikas la finon de la mezozoiko kaj komencon de la kainozoiko. Ĉar la nomon terciaro ne apogas la Internacia Stratigrafia Komisiono (International Commission on Stratigraphy), multaj sciencistoj nomas la eventon kretacea-paleogena (K-Pg)
La fosilioj de la neflugkapablaj dinosaŭroj troviĝas sub la K-T-a limo, signifante, ke tiuj bestoj formortis rekte antaŭ la evento aŭ dum tio. Kelkaj fosilioj super la limo troviĝas pro grundomoviĝo. Same malaperis reprezentantoj de la mosasauridae, plesiosauria, pterosauria kaj multaj plantoj, senvertebruloj, ekz. ammonitoj (inkluzive Ancyloceratina). Plimulto de la mamuloj kaj la birdoj travivis la eventon kaj disvastiĝis.
Kvankam la perm-triasa formorto estis pli granda, la publiko pli bone konas la formorton dum la kretacea-terciera evento. La unua kaŭzis nur formorton de etaj, maraj bestoj, senvertebruloj.