Kristala vitro
vitrotipo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La kristala vitro estas tre altkvalita vitro kun malalta ferenhavo, al kiu aldoniĝas materialoj, kiuj plibonigas refrakton (pliigas la refraktan indicon). Metodo de la preparado estas konata ekde 1600. Ĝia tradicia aldonaĵo estas plumbooksido (PbO), tial ĝi foje estas ankoraŭ nomita plumba vitro. Ĝin ne konfuzu kun la koloraj vitrobildoj kaj fenestroj faritaj per la plumba relo, kiuj ankaŭ estas nomataj vitraloj.
La esprimo plumba kristalo estas teknike ne preciza esprimo, ĉar en la vitro mankas la kristala strukturo kaj estas anstataŭe amorfa solido. La vortuzo restas populara pro historiaj kaj komercaj kialoj. Nuntempe plumbo sonas toksa por la konsumantoj, tial iuj fabrikantoj plibonigas la refrakton per oksidoj de aliaj ekologiemaj metaloj (titanio, zirkonio, zinko, kalio) anstataŭ plumbo kaj bario.