Kronikisto Nestor
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nestor (naskiĝis ĉirkaŭ 1056, Kievo, Kieva princlando, hodiaŭa Ukrainio, mortis ĉirkaŭ 1113, Kievo) estis ekde ĉirkaŭ 1074 monaĥo de la Kieva Kaverna Klostro (konata hodiaŭ kiel Lavra). Li estas supozita verkanto de pluraj hagiografiaj verkoj kaj unu grava jarlibro.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Kronikisto Nestor | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Нестор Летописец | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1056 en Kievo | |
Morto | ĉirkaŭ 1113 en Kievo | |
Tombo | Monaĥejo de la Grotoj de Kievo vd | |
Religio | ortodoksismo vd | |
Lingvoj | antikva orientslava lingvo vd | |
Ŝtataneco | Kieva Regno vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • historiisto • hagiografo • monaĥo • kronikisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Komenca kroniko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Lia unua literatura verko priparolis vivojn de Boris kaj Gleb (sanktuloj, murditaj en 1015), filoj de la Kieva Grandprinco Vladimor. Li poste ankaŭ verkis pri fondinto de la Kaverna Klostro, Feodosij (mortis en 1074).
Li estis okulatestanto pri detruo de la klostro en 1096.