Kuopio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kuopio estas urbo kaj komunumo en la provinco Norda Savonio de Finnlando. Ĝi estas la administra centro de la provinco, kaj laŭ nombro de loĝantoj la 8-a plej granda urbo en Finnlando. Kuopio estas la plej granda urbo en orienta parto de la lando. La urbo estas fondita unuan fojon en 1653, sed ĝi perdis sian urban pozicion sed estis denove fondita urbo en 1775. Plejo el loĝantoj de Kuopio loĝas dense en granda kabo de lago Kallavesi. Kuopio estas notabla ŝtudurbo. La plej granda lago en Kuopio estas Kallavesi. Puijo estas en Kuopio situanta konata monteto, kie estas skicentro. Multaj lagoj varmigas klimaton de Kuopio. La klimato estas proksimume do varma ol en klare pli sude situantaj lokoj kiel en Lahti kaj Tampere.
Kuopio | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • komunumo • urbego | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 70101–70840 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 124 131 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 38 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 62° 54′ N, 27° 41′ O (mapo)62.892527.678333333333 [+] | ||||
Alto | 82 m [+] | ||||
Areo | 3241,74 km² ( 324 174 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kuopio [+] | |||||
En Kuopio estis volapuka klubo en la 19-a jarcento. La loka gazeto Savo publikigis en julio 1886 en du numeroj longan artikolon pri volapuko kaj kiel provaĵo de la lingvo tradukon de la unua strofo de Savolaisten laulu. En novembro 1887 anoncis en Savo sinjorino Emilia Serenius, ke ŝi ekigos 9-10 horan kurson pri volapuko, se sufiĉe da lernantoj anoncos sin.
Kuopio, same ol ekzemple Jyväskylä kaj Turku, estas unu de la duonurbestraj urboj de Finnlando: la urbestro havas grandan lokpolitikan forton, sed ekzistas ankaŭ urbregistaro, kiu havas severan prezidanton kaj bezonas fidon de la urbkonsilio.