La Kronikoj de Narnio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kronikoj de Narnio (angle "The Chronicles of Narnia") estas serio da sep fantastaj infanlibroj de C. S. Lewis. Ili prezentas la aventurojn de infanoj, kiuj ludas gravajn rolojn en la disvolvanta historio de la mirinda lando Narnio, kie la bestoj parolas, kaj kie la magio estas furiozanta.
The Chronicles of Narnia | |||||
---|---|---|---|---|---|
romanserio • heptalogy | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | C. S. Lewis | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | brita angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1950 | ||||
Ĝenro | fantasto • fikcio por infanoj • alta fantasta fikcio | ||||
| |||||
| |||||
La libroj estas legeblaj kiel alegorio, kaj ili multe aludas al kristanaj ideoj. Lewis, devota kristano, deklaris sian celon, ke la Kronikoj de Narnio servu por prezenti kristanajn teologiajn konceptojn al infanoj dum ili amuzas kaj distras.
Lewis sukcesis, ĉar la Kronikoj de Narnio iĝis popularaj ĉe infanoj kaj plenaĝuloj. Li bone almiksis la teologian ŝarĝon — la libroj ne estas pezaj kaj oni povas legi ilin por aventuro, koloro kaj distro sen pensi pri aliaj aferoj.
La libroj de la serio, eldonorde, estas :
- La Leono, la Sorĉistino kaj la Ŝranko (1950) (volumo 2) -- The Chronicles of Narnia: The Lion, the Witch and the Wardrobe (filmo)
- Princo Kaspiano (1951) (volumo 4) -- The Chronicles of Narnia: Prince Caspian (filmo)
- La Vojaĝo de la Matenruĝo (1952) (volumo 5) -- The Chronicles of Narnia: The Voyage of the Dawn Treader (filmo)
- La Arĝenta Seĝo (1953) (volumo 6)
- La Ĉevalo kaj Lia Knabo (1954) (volumo 3)
- La Nevo de la Magiisto (1955) (volumo 1)
- La Lasta Batalo (1956) (volumo 7)
La libroj ankaŭ estas konataj pro la ilustraĵoj de Pauline Baynes.
La Kronikoj de Narnio iĝis sukcesa televida serio de BBC.
La premiero de la nova filmversio de "La Leono, la Sorĉistino, kaj la Ŝranko" fare de Disney okazis la 7-an de decembro 2005 en Londono.