La dubo de Sankta Jozefo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Temas pri Jozefo, nome edzo de la Virgulino Maria kaj pri la dubo kiu kaptis tiun personon antaŭ la konstato ke sia promesita edzino sin deklaris aŭ ekmontris ke mem portas sine infanon kvankam ili ne estis amorintaj.
En kiu konsistas ‘’’la dubo de Sankta Jozefo’’’? Ĝi certe koncernis la “farendaĵon antaŭ evento absolute nekutima. La interpretoj estas tri:
- 1 Jozefo antaŭ la fakto ke Maria estas graveda konkludas ke ŝi malfidele sintenis kun li. Ĉar li estis mizerikorda, li decidas ŝin sekrete demisii. Estas la opinio de Johano Krizostomo.
- 2. Jozefo ne sukcesas ekspliki al si tion kio okazis al si. Li konas la honestecon de Maria, tamen konstatas ŝian komencan patrinecon. Estas la opinio de Sankta Hieronimo.
- 3. Jozefo konscias pri la virgeca patrineco de Maria, sed ne komprenas kia estas sia rolo en evento tiel eksterordinara. Estas la opinio de Bernardo de Clairvaux kaj de Sankta Tomaso de Akvino.