La falanta gaŭlo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La falanta gaŭlo — nomita ankaŭ La mortanta gaŭlo aŭ La mortanta galato [1] (en itala: Galata Morente) aŭ La mortanta gladiatoro — estas antikva romia kopio el marmoro de perdita skulptaĵo de helenisma epoko supozite[2] farita el bronzo. La originalo eble estis mendita iam inter 230 kaj 220 a.K. fare de Atalo la 1-a de Pergamo por celebri sian venkon super la Galatianoj, nome kelta aŭ gaŭleca popolo de partoj de Anatolio (moderna Turkio). La identeco de la skulptisto de la originalo estas nekonata, sed oni sugestis, ke eble Epigono, kortega skulptisto de la Atalida dinastio de Pergamo, estis la kreinto.
La fama kopio estis plej komune konata kiel La mortanta gladiatoro ĝis la 20a jarcento,[3] pro supozo, ke ĝi montras vunditan gladiatoron en romia amfiteatro. Fakuloj identigis ĝin kiel gaŭlo aŭ galato meze de la 19a jarcento, sed necesis multaj jardekoj por ke la nova titolo akiru popularan akcepton.