La friponaĵoj de Skapeno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La friponaĵoj de Skapeno (france Les Fourberies de Scapin) estas komedio en tri aktoj de la franca verkisto Molière. Unuafoje ĝi publike prezentiĝis en la origina franclingva versio la 24-an de majo 1671 en la Reĝa Palaco (Palais Royal) de Parizo. La teatraĵo parte baziĝas je la komedio Phormio de la latinlingva verkisto Terentio kaj krome enprenis multajn ideojn de la itala improviza teatro Delarto.
Les Fourberies de Scapin | |
---|---|
dramatic work | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Molière |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1671 |
Ĝenro | komedio • farso |
La ĉefrolulo Skapeno (france Scapin, itale Scappino) estas komika servista rolo, variaĵo de la personaĵoj Brighella respektive Mezzetino de la itala improviza teatro Delarto. La esperantlingva versio de la komedio, tradukita de Srdjan Flego kaj Jana Ravŝelj-Flego, unuafoje publike prezentiĝis kadre de la 44-a UK 1959 en Varsovio, Pollando, per aktoroj de la Internacia Arta Teatro. La sama enscenigo ripetiĝis kadre de la sekvajara 45-a UK 1960 en Bruselo, Belgio.
- Kategorio La friponaĵoj de Skapeno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri teatro. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |