Labná
From Wikipedia, the free encyclopedia
Labná estas ruina majaurbo en Meksiko. Ĝi troviĝas sur la duoninsulo Jukatano, ĉirkaŭ 10 km okcidente de Sayil, alia majaa urbo.
Labná | ||
---|---|---|
arkeologia loko [+] | ||
Lando | Meksiko | |
Koordinatoj | 20° 10′ 21″ N, 89° 34′ 44″ U (mapo)20.1725-89.579 | |
Akvokolektejo | 7,36 km² (736,38 ha) [+] | |
Areo | 7,36 km² (736,38 ha) [+] | |
Labná | ||
Vikimedia Komunejo: Labná [+] | ||
La signifo de la nomo Labná estas "lasta domo" aŭ "malnova domo". Tiun nomon la urbo ricevis nur post retrovo, oni ne scias la originan nomon. La kulmino estis verŝajne eb ka 7-a jarcento, kaj oni supozas ke 2.000 homoj loĝis tie. La plej gravaj konstruaĵoj estis konstruitaj inter 750 kaj 1000. Per la tiel nomata "majaa rapidvojo" (Sacbé) estis ligita al la urboj Kabah, Sayil kaj Ŭmal.
Retrovis la urbon en la jaro 1842 John Lloyd Stephens kaj Frederick Catherwood. La desegnaĵoj de Catherwood el tiu tempo estis inter la plej fame konataj motivoj de la majaa kulturo.
La plej gravaj konstruaĵoj en Labná estas la palaco, templo, pordego kaj kolonara halo. La konstruaĵoj estas de Puuc-stilo.