Laborista movado
From Wikipedia, the free encyclopedia
La laborista movado (angle: Labor movement; france: Le mouvement ouvrier, germane: Arbeiterbewegung, hispane: Movimiento obrero, ruse: Рабочее движение, itale: Movimento operaio, ĉine: 勞工 運動) estas kontraŭkapitalista movado, kiu ampleksas du ĉefajn flankojn:
- La eksterparlamentaj (laboristaj) movadoj, kiuj konsistas interalie el anarkiismo kaj sindikatismo.
- Sindikatismo: kolektiva organizado de laboristoj, dungitoj kaj kelkfoje liberprofesiuloj, kiuj trovas potencon en kuneco per sindikatoj.
- La politikaj (laboristaj) movadoj, kiuj konsistas interalie el parlamenta agado, per kiu reprezentitaj estas la interesoj de laboristoj, dungitoj, liberprofesiuloj kaj aliaj, kiuj estas sendefendaj kontraŭ kapitalismo. Ĉi tiu strategio trovas potencon per politikaj partioj.
La komenciĝo de la laborista movado spronis la okazaĵojn revoluciajn en la jaroj 1848 kaj 1849. La movadon forte influis la ideoj de Karl Marx kaj Friedrich Engels.