Lampertheim estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio - inter la baden-virtembergaj urboj Mannheim kaj Heidelberg. Ĝi apartenas al la distrikto Bergstraße kaj al la administra distriktaro Darmstadt. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 32870 loĝantojn. La aŭtoŝoseoj A 5 kaj A 67 ligas ĝin al Darmstadt kaj Frankfurto ĉe Majno norde, kaj la aŭtoŝoseo A 6 al Saarbrücken okcidente kaj Stutgarto sud-oriente.
|
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Lampertheim en Germanio. Krome interalie ekzistas samnoma neurba komunumo ankaŭ en Alzaco, Francio, tamen ĝis nun sen vikipedia artikolo. Vidu apartigan liston. |
Rapidaj faktoj urbeto • urba komunumo de Germanio, Ĝemelurboj ...
Fermi
Dum la jaro 832 post Kristo la urbo unuafoje skribe menciiĝis - sub la nomo "Langobardenheim", hejmo de langobardoj.
En kastelo en la urboparto Hüttenfeld troviĝis post la Dua Mondmilito la sola litov-lingva gimnazio ekster sovetia Litovio. Multaj litovaj elmigrintoj eĉ el Usono kaj Kanado sendis siajn gefilojn ĉi tien. Post 1990 ĝi akceptas ankaŭ germanajn lernantojn, kaj difinas sin dulingva.