Lampião
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lampião (nomo kiu signifas lampiono) estas kromnomo de Virgulino Ferreira da Silva, plej fama estro de privatmilitistoj de Brazilo. En tiu lando dum 19-a kaj 20-a jarcento estis oftaj la grupoj de Cangaceiros kaj Jagunços, privatmilitistoj pagitaj de Coronéis (pluralo de Coronel, laŭvorte "kolonelo"; lokaj senjoroj kaj terposedantoj). La Jagunços (/ĵagunsoz/) luktis laŭpage aŭ pro fideleco al sia Coronel (/koroneŭ/). La Cangaceiros (/kangaseiroz/) ne nur luktis laŭpage, sed ankaŭ disrabis vilaĝojn propavole.
Lampião | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de junio 1897 (1897-06-07) en Serra Talhada, Pernambuko |
Morto | 28-an de julio 1938 (1938-07-28) (41-jaraĝa) en Poço Redondo, Serĝipo |
Mortokialo | pafvundo |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Familio | |
Edz(in)o | Maria Bonita |
Infano | Expedita Ferreira |
Okupo | |
Okupo | rabisto • kangaso |
Lampião, "La Reĝo de Cangaço", naskiĝis en 1898 en Serra Talhada, Pernambuko, Brazilo. Li lernis nur dum tri monatoj, sufiĉe por akiri la skribadon, kiel estis ofte en tiu tempo. En 1917 li eniris en privatmilitgrupon de Senhor Pereira. Ĉiam li komprenis la privatmilitecon kiel profesion aŭ negocon.
Li servis al fama industriisto Delmiro Gouveia, kiu konstruis la unuan hidroelektrejon en Brazila Nordoriento, kaj al José Pereira Lima, loka senjoro de vilaĝo Princesa, en Paraibo, kiu eĉ deklaris siaj dominojn kiel sendependan landon dum kelkaj monatoj en 1930. Lapião ricevis la postenon "kapitano de Nacia Gvardio" de Pastro Cícero por kontraŭbatali komunistan ribelon en 1920-jaroj.
Post 1930, kiam centra estraro de Brazilo ekprovis eliminon de lokaj sinjoroj, Lampião estis severe persekutita de oficialaj militfortoj kaj mortis la 28-an de julio 1938, kune kun sia edzino kaj 10 el siaj batalistoj. Lia kapo, kaj de siaj kunuloj, estis detranĉitaj kaj eksponitaj en policejo ĝis ĉirkaŭ 1970, laŭ tiama brazila moro.
Oni kalkulas, ke inter 1917 kaj 1938 estis kaptitaj kaj mortigitaj 600 el liaj batalistoj.