Distrikto Hameln-Pyrmont
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Hameln-Pyrmont (germane Landkreis Hameln-Pyrmont) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la urbo Hameln, alia grava urbo la kuracloko Bad Pyrmont - ambaŭ donis sian nomon al la regiono.
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Hameln |
Areo: | 796 km² |
Loĝantoj: | 150640 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 200 po km² |
Aŭtokodo: | HM |
Municipokodo: | 03252 |
Komunumoj: | 8 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
Fermi
La distrikto havas areon de 796 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 150 640 loĝantojn. La rivero Weser trafluas ĝin de sudoriento al nordokcidento.