Revizia latinliteriga transskribo de la korea lingvo
latiniga sistemo de korea lingvo, oficiala en Sud-Koreio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Revizia latinliteriga transskribo de la korea lingvo aŭ RLT (국어의 로마자 표기법 lit. transskribo de la nacia lingvo en latinaj literoj) estas la oficiala transskriba sistemo uzata en Sud-Koreio por transkribi la korean alfabeton per la latina alfabeto ekde 2000. Ĝi anstataŭis la malnovan sistemon bazitan sur la sistemo de McCune-Reischauer. La nuna latinliteriga transskribo estis farita de la nacia akademio de la korea lingvo (국립국어원) kaj publikigita de la Ministerio por Kulturo kaj Turismo de Respubliko Koreio, la 1-an de julio 2000.
Ĉi tiu artikolo temas pri la nuna latinliteriga transskriba sistemo. Por informoj pri iama latinliteriga sistemo ekde 1984 ĝis 2000, vidu la artikolon McCune-Reischauer.