Laŭrentidio
regiono de Kebekio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭrentidio (france Laurentides) estas administra regiono en la oriento de la kanada provinco Kebekio. Ĝi pludividiĝas al ok regionaj kantonoj (municipalités régionales de comté) kaj al 88 komunumoj, rezervujoj kaj senkomunumaj teritorioj. Administra sidejo estas la urbo Saint-Jérôme.
Laŭrentidio | |||
---|---|---|---|
Administra regiono | |||
administra regiono de Kebekio [+] | |||
Lando | Kanado | ||
Regiono | Kebekio | ||
Ĉefurbo | Saint-Jérôme | ||
- koordinatoj | 46° N, 75° U (mapo)46.433333333333-74.983333333333 [+] | ||
Akvokolektejo | 21 563 km² (2 156 300 ha) [+] | ||
Areo | 21 563 km² (2 156 300 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 636 083 [+] (2021) | ||
Denseco | 29,5 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | atlantika horzono de Nordameriko (UTC-4), UTC-04:00 [+] | ||
Laŭrentidio | |||
Vikimedia Komunejo: Laurentides [+] | |||
La regiono kovras areon de 20 559 kvadrataj kilometroj kaj en 2011 havis 555 614 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 27,0 loĝantoj po km². 95,4 procentaĵoj de la loĝantoj denaske parolas la francan kaj 4,0 procentaĵoj la anglan kiel precipa lingvo.
Okcidente la regiono Laŭrentidio limas je la regiono Otavio (Outaouais), norde je Maŭricio (Mauricie), oriente je Lanodierio (Lanaudière), sudoriente je Lavalo, sude je Montrealo kaj Montereĝio (Montérégie) kaj sudoriente je la provinco Ontario.