Leó Szilárd
From Wikipedia, the free encyclopedia
Leó SZILÁRD [silard] (naskiĝis la 11-an de februaro 1898 je la nomo Léo Spitz en Budapeŝto, mortis la 30-an de majo 1964) estis hungara-germana-usona fizikisto.
Leó Szilárd | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1898 (1898-02-11) en Budapeŝto, Reĝlando Hungario, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 30-an de majo 1964 (1964-05-30) (66-jaraĝa) en La Jolla |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario • Germanio • Usono |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Humboldt-Universitato en Berlino • Teknologia Universitato Berlino |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Gertrud Weiss Szilard |
Okupo | |
Okupo | nuklea fizikisto • inventisto • fizikisto • universitata instruisto • sciencfikcia verkisto • sciencisto • molekula biologo |
La bazlernejon kaj teknikan mezlernejon, kaj poste la Teknikan Universitaton li vizitadis en Budapeŝto. Ekde 1919 li daŭrigis siajn studojn en la Teknologia Universitato Berlino. Tie, pro la influo de Albert Einstein, Max von Laue kaj Max Planck, en 1920 li elektis la fizikistan fakon. En 1925 li doktoriĝis pri termodinamika temo, bazita sur ideo de li mem. Lian disertaĵon aprecis Einstein kaj Laue.
Dum la jaroj 1925-33 li laboris en la sama universitato, komence kiel asistanto, poste kiel privata docento. Post la ekrego de la faŝismo, en 1933 li formigris en Brition. Tie li laboris en Londono, poste tri jarojn en Oksfordo, en la laboratorio Clarendon. En 1939 li migris plu en Usonon. Tie ĝis 1942 li laboris en Nov-Jorko en la universitato Kolumbio, poste en la Metalurgia Laboratorio de la Universitato de Ĉikago ĝis 1946 kiel ĉeffizikisto de la projekto Manhattan. En 1946 li estis nomumita profesoro de biofiziko en la sama universitato. En 1964, la lasta jaro de lia vivo, li translokiĝis al La Jolla, kaj eklaboris en la Instituto Salk.