Leona kapitelo de Aŝoko
kapitelo de kolono de maŭrja imperiestro Aŝoko en Sarnato, Utar-Pradeŝo, Barato / From Wikipedia, the free encyclopedia
La leona kapitelo de Aŝoko estas la kapitelo, aŭ kapo, de kolono starigita fare de la maŭrja imperiestro Aŝoko en Sarnato, en hodiaŭa ŝtato Utar-Pradeŝo de Barato, en ĉ. 250 aNE. Ĝiaj ĉefaj ecoj[1] estas la kvar leonoj laŭ reala dimensio, kiuj staras unu malantaŭ la alia sur tambur-simila abako. La flanko de la abako estas ornamita per radoj en reliefo kaj, inter ili, aperas kvar bestoj — leono, elefanto, virbovo kaj galopanta ĉevalo — sekvante sin de dekstre maldekstren. Lotuso simila al sonorilo formas la plej malaltan membron de la kapitelo, kaj kovras la tutan 2,1-metran (7-futan) altecon, kreita el ununura bloko de grejso kaj tre polurita, estis fiksita al ties monolita kolono pere de metala unuigilo. Starigita post ke Aŝoko konvertiĝis al budhismo, ĝi memorigas la ejon de la unua prediko de Budho Gotamo, kiu okazis ĉirkaŭ du jarcentoj antaŭ la kreado de la kolono.
Leona kapitelo de Aŝoko | |||||
---|---|---|---|---|---|
hindie अशोक का सिंहचतुर्मुख स्तम्भशीर्ष, aśoka kā siṃhacaturmukha stambhaśīrṣa | |||||
angle Lion Capital of Ashoka | |||||
Nacia emblemo de Barato [+] | |||||
| |||||
Lando | Barato | ||||
Ŝtato | Utar-Pradeŝo | ||||
Situo | Muzeo de Sarnato, Barato | ||||
- koordinatoj | 25° 22′ 52″ N, 83° 1′ 17″ O (mapo)25.381183.0214 | ||||
Larĝo | 86 cm (34 coloj; diametro de la abako) km | ||||
Alteco | 2,1 metroj (7 futoj) m | ||||
Materialo | grejso | ||||
Estiĝo | -250 | ||||
Publiko | alirebla por la publiko | ||||
Malkovro | F. O. Oertel (fosisto), 1904-1905 | ||||
Registro-kodo | A 1 | ||||
|
|||||
|
|||||
Leona kapitelo de Aŝoko | |||||
Vikimedia Komunejo: Lion Capital of Ashoka [+] | |||||
La kapitelo poste falis surteren kaj estis entombigita. Ĝi estis eltrovita fare de la arĥeologia servo de Barato (mallonge, ASB) en la tre fruaj jaroj de la 20-a jarcento. La elfosadon entreprenis la sinjoro F. O. Oertel dum la ASB-a vintra sezono de 1904‒1905. La kolono, kiu rompiĝis antaŭ ol ĝi estis kovrita subtere, restas eĉ hodiaŭ en ties originala loko en Sarnato, protektita sed videbla por ĉiuj vizitantoj. La leona kapitelo estis en multe pli bone kondiĉoj, kvankam ne nedifektita. Ĝi estis fendita trans la kolo tuj super la lotuso kaj du el ties leonoj estis damaĝitaj ĉe siaj kapoj. Nuntempe, ĝi estas montrata ne malproksime de la elfosada ejo en la Muzeo de Sarnato, la malnova loko de la muzeo de la ASB.
La leona kapitelo estas inter la unuaj grupoj de gravaj ŝtonaj skulptaĵoj kiuj aperis en la suda Azio post la fino de la Induso-civilizacio 1 600 jaroj antaŭe. Ilia subita apero, tiel kiel similecoj al Persepolaj kolonoj de Irano antaŭ ol la falo de la Aĥemenida Imperio en 330 a.K., instigis kelkajn konjekti migradon direkte al oriento de iranaj skulptistoj kaj ŝtono-metiistoj inter kiuj la tradicio de ŝtonolaborado de bestoj kaj figuroj el la naturo estis konservota ankaŭ dum la sekvaj jardekoj. Aliaj rebatis, ke tradicio pri starigo de kolonoj el ligno kaj kupro havis historion ankaŭ en Hindio kaj la transiro al ŝtono estis nur malgranda novaĵo en imperio kaj periodo en kiuj ideoj kaj novaj teĥnologioj pri materialoj evoluis rapidege. La leona kapitelo estas riĉa je simboloj, kaj budhismaj kaj laikaj.
En julio 1947, Ĝavaharlal Neru, la provizora ĉefministro de Barato, proponis en la Konstitucifara Asembleo de Barato ke la rado sur la abako estu la modelo por la rado en la centro de la nova flago de la Dominio de Hindio, kaj ke la kapitelo sen la lotuso estu la modelo por la ŝtata emblemo. La propono estis oficiale akceptita en decembro 1947.