Libera Ŝtato Kongo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Libera Ŝtato Kongo aŭ Sendependa Ŝtato Kongo (france État Indépendant du Congo) estis posedaĵo kolonia en Afriko, privata proprieto de la reĝo Leopoldo la 2-a, kies landlimoj identas kun la aktuala Kongo Kinŝasa. Tiu Kongo estis administrata private de la reĝo Leopoldo de 1885 ĝis 1908, jaro, kiam la teritorio estis cedita al Belgio.
Libera Ŝtato Kongo | |||||||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||
historia lando | |||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||
franca (kaj pli ol 200 indiĝenaj lingvoj) | |||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||
Patrina lando: |
|||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
Dum la periodo kiam estis administrata de Leopoldo la 2-a, la teritorio estis objekto de sistema kaj enorma ekspluatado de ties naturaj resursoj (speciale eburo kaj kaŭĉuko), en kiu oni uzis eksklusive indiĝenajn laboristojn en kondiĉoj de sklavado. Por pluhavi ties kontrolon super la indiĝena populacio, la kolonia administrado starigis terurisman reĝimon, en kiu oftis amasmurdoj kaj mutiloj. Pro tio kaj aliaj rilataj kialoj, estis ege alta multnombro de mortintaj viktimoj: kvankam ne eblas precize kalkuli, la plej parto de historiistoj mencias kalkulojn inter kvin kaj dek milionoj de mortintoj.
Post 1900, la eŭropa kaj usona gazetaro ekinformis pri la dramaj kondiĉoj en kiuj vivis la indiĝena loĝantaro de la teritorio. La diplomataj maĥinacioj kaj la premo de la publika opinio atingis, ke la belga reĝo rezignis pri sia persona posedado pri Kongo, kiu iĝis kolonio de Belgio, laŭ la nomo de Belga Kongo.