Likvidebleco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Likvidebleco estas facileco de transformado (ofte vendado) de materiaj aŭ aliaj valoroj al mono por amortizi kurantajn ŝuldojn.
Oni sugestas kunigi ĉi tiun artikolon kun Likvideco. Bonvolu diskuti en la Diskuto:Likvideco. Nur ensalutintaj uzantoj povas aranĝi tion. |
Likvidebleco estas la eblo de aktivoj rapide transformiĝi al mono kondiĉe ke fiksa nominala kosto de tia aktivo estu konservita.
Borsa likvidebleco estas indikilo, difinanta la eblon rapide kaj sen esenca prez-oscilo fari borsajn transakciojn kaj negocojn. Likvidebleco de akcioj estas la eblo de akcitenanto transformi ilin al mono, enspezinte sumon, pli altan ol la sumo, pagita por aĉetado de tiaj akcioj.
Internacia likvidebleco estas la kapablo de lando pagi siajn internaciajn financajn ŝuldatestojn kaj pagi ŝuldojn.
Valuta likvidebleco estas la eblo de landoj aŭ grupo de landoj ĝustatempe pagi eksterajn ŝuldojn.