Lilit
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lilit aŭ Lilith (el la hebrea: לילית) estas legenda virino de la juda folkoro, el mezopotamia origino. Ŝi estas konsiderata la unua edzino de Adamo, antaŭa al Eva. Laŭ la legendo, kiu ne aperas en la Biblio, ŝi forlasis la Edenon laŭ sia propra iniciato kaj ekloĝis ĉe la Ruĝa Maro, kuniĝante tie kun Samael, kiu iĝis ŝia amanto, kaj kun aliaj demonoj. Pli malfrue, ŝi demoniĝis kiu ŝtelis la infanojn en siaj luliloj dum la nokto kaj kuniĝas al la viroj kiel sukubo, generante idojn (la lilim) per la spermo kiujn la viroj nevolonte elverŝas dum la dormado (polucio). Ŝi estas reprezentita kun ina, bela aspekto, kun la hararo longa kaj frizita, kutime blonda aŭ ruĝhara, kaj kelkfoje kun flugiloj.