Listo de Romiaj diaĵoj
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Granda nombro de antikvaj Romiaj diaĵoj estas konataj laŭnome. La plej familiaraj nuntempe estas tiuj dioj kiujn la Romianoj identigis kun Grekaj similuloj, integrante Grekajn mitojn, ikonaron, kaj foje religiajn praktikojn en la Romia kulturo, inkludante Latinan literaturon, Romian arton, kaj religian vivon kiel ĝi estis spertita tra la tuta Imperio. Multaj el la Romiaj propraj diooj restas malhele, konataj nur laŭ la nomo kaj funkcio, tra surskribaĵoj kaj tekstoj kiuj estas ofte fragmentaj. Tio estas partikulare vera pri tiuj dioj kiuj apartenas al la arkaika religio de la Romianoj date reen el la epoko de la reĝoj, nome la tiel nomita "religio de Numa," kio estis retenita aŭ revivigita laŭlonge de la jarcentoj. Kelkaj arkaikaj diaĵoj havas Italikajn aŭ Etruskajn similulojn, kiel estis identigitaj kaj de antikvaj fontoj kaj de modernaj fakuloj. Laŭlonge de la Imperio, la diaĵoj de popoloj de la provincoj ricevis novajn teologiajn interpretojn laŭ la funkcioj aŭ atributoj kiujn ili kunhavis kun Romiaj diaĵoj.