Listo de burgoj, fortikaĵoj kaj kasteloj en Rejnlando-Palatinato
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La listo de burgoj, fortikaĵoj kaj kasteloj en Rejnlando-Palatinato listigas burgojn, fortikaĵojn kaj kastelojn en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Rejnlando-Palatinato fondiĝis nur en 1947 – post la Dua Mondmilito – kiel artefarita konstruaĵo el tiuj teritorioj de la francia okupata zono de Germanio, kiuj estis nek sarlandaj nek baden-virtembergaj. Antaŭe la hodiaŭa federacia lando konsistis dum pli ol mil jaroj el multaj neekleziaj kaj ekleziaj landeroj, ekzemple la tre influhavaj regnoj de la princelektistoj de la Palatinato, de Majenco,de Kolonjo kaj de Treviro (la tri lastaj ankaŭ estis ĉefepiskopo)j aŭ de kavaliroj, kun malgrava signifo. La malaltaj rangoj komence estis feŭdoj posedaĵoj, poste heredaj. Geedziĝoj kaj heredaj dividado formis dum la jarcentoj veran fliktapiŝon de etaj regnoj. La konstruaĵoj kiel burgoj, fortikaĵoj aŭ kasteloj nur parte servis kiel defendkonstruaĵo. Ili ĉiam montras la signifon de la posedantoj. Tial precipe rande de la mezmontaroj (Ejfelo, Pfälzerwald) kaj rande de la rivervaloj (Rejno, Mozelo) burgoj kaj fortikaĵoj multnombras. La montmasivo de Donnersberg en la Nordpfälzer Bergland estis ĉirkaŭita de kvin burgoj. En la grandaj urboj Majenco, Koblenco kaj Treviro la pompaj kasteloj kaj palastoj multas.
Dum la jarcentoj la grandaj militoj (kamparana ribelo, tridekjara milito, milito de palatinata sukcedo, Napoleonaj militoj) detruis multajn burgojn kaj kastelojn, sed ekestis novajn konstruaĵoj sur la malnovaj ruinoj, kiuj ofte estis superas la malnovajn konstruaĵo je pompo kaj grandeco. Ankaŭ ne plu videblas la detruoj per kanonoj aŭ bomboj, precipe en urboj, dum la du montmilitoj.
La listo entenas ankaŭ la remparajn konstruaĵojn el la kelta tempo, do el la unua jarmilo antaŭ Kristo.