Louisenlund
internulejo en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La fondaĵo Louisenlund - germane Stiftung Louisenlund [ŜTIFtunk lu:I:znlunt] estas asocio funkcianta privatan internulejan lernejon kaj gimnazion de progresema eduko, same nomata Louisenlund, en ankaŭ samnoma klasikisma kastelo de la komunumo Güby en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio en la plej norda parto de Germanio. Ĝi situas borde de la Schlei [ŝlaj], branĉo de la Balta Maro.
Rapidaj faktoj Stiftung Louisenlund, lernejo • parko ...
Stiftung Louisenlund | |||
---|---|---|---|
La kastelo Louisenlund estas la ĉefa konstruaĵo de la kleriga kampejo ĉe la Schlei | |||
lernejo • parko | |||
Historio kaj stato | |||
Fondo | 1949 | ||
Lerneja speco | Gimnazio, International Baccalaureate (de), baza lernejo | ||
Administrado | |||
Adreso |
Louisenlund 9 | ||
Organiza potenco |
Stiftung Louisenlund | ||
Nombro de lernantoj | 440 | ||
Nombro de instruistoj | 70 | ||
Estraro | Peter Rösner | ||
Situo | |||
Loko | Güby | ||
Poŝtokodo | 24357 | ||
Lando | Ŝlesvig-Holstinio | ||
Ŝtato | Germanio | ||
Koordinatoj | 54° 29′ 35″ N, 9° 41′ 6″ O (mapo)54.4939.6850111111111 | ||
| |||
| |||
Retejo | www.louisenlund.de | ||
Fermi
La lernejon en 1949 fondis la nobelo Frederiko de Ŝlesvigo-Holstinio, Friedrich zu Schleswig-Holstein. Lin konsilis kaj subtenis la padagogo Kurt Hahn kiu antaŭe jam gvide kunstarigis la internulejojn Schule Schloss Salem kaj Birklehof.