Love & Friendship
From Wikipedia, the free encyclopedia
Love & Friendship estas historia komedia filmo de 2016 verkita kaj reĝisorita de Whit Stillman. Bazita sur la leternovelo Lady Susan de Jane Austen, verkita ĉirkaŭ 1794, en la filmo stelulas Kate Beckinsale, Chloë Sevigny, Xavier Samuel, kaj Emma Greenwell. La filmo sekvas la historion de ĵusa vidino Lady Susan en siaj kuraĝaj kaj kalkulemaj agadoj por atingi taŭgajn riĉajn edzojn kaj por sia filino kaj por si mem. Kvankam adaptita el Lady Susan, la filmo estis produktorita fakte el la titolo de la juna verko de Austen Love and Freindship.
Love & Friendship | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Love and Friendship |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 13 maj. 2016, 29 dec. 2016, 23 sep. 2016 |
Ĝenro | romantika komedio, historifilmo, filmo bazita sur romano |
Reĝisoro(j) | Whit Stillman |
Scenaro | Whit Stillman |
Loko de rakonto | Anglio |
Rolantoj | Kate Beckinsale • Xavier Samuel • Emma Greenwell • Morfydd Clark • Jemma Redgrave • Tom Bennett • James Fleet • Justin Edwards • Jenn Murray • Stephen Fry • Chloë Sevigny |
IMDb | |
La filmo premieris en la Filmfestivalo de Sundance de 2016. Elsendita en kinejoj la 13an de Majo, 2016, fare de Roadside Attractions kaj Amazon Studios en Nordameriko,[1] la filmo ricevis kritikan laŭdon kaj estis biletvenda sukceso en Nordameriko, kvankam ĝi ne estis amplekse elsendita (pinte en 826 kinejoj en sia dua semajno).[2]