Lucy Maud Montgomery
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lucy Maud MONTGOMERY (n. la 30-an de novembro, 1874 – m. la 24-an de aprilo, 1942), nomata "Maud" de la familio kaj amikoj, kaj publike konata kiel L.M. Montgomery, estis kanada verkistino plej konata pro romana serio komencita per Anne of Green Gables, eldonita en 1908. Anne of Green Gables tuj furoris. La ĉefrolulino, Anne Shirley, orfa knabino, altiris internacian atenton kaj al Montgomery kaj al la scena fono, la kanada provinceto Insulo de Princo Eduardo. Sekvis ĝin dekoj da aliaj romanoj, el kiuj ok daŭrigis la historion de Anne. Montgomery verkis ankaŭ aliajn romanojn, kaj centojn da noveloj kaj poemoj. En 1935 ŝi ricevis la rangon OBE en la Ordeno de la Brita Imperio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Lucy Maud Montgomery | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Lucy Maud Montgomery | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1874 (1874-11-30) en Insulo de Princo Eduardo | ||||
Morto | 24-an de aprilo 1942 (1942-04-24) (67-jaraĝa) en Toronto | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado vd | ||||
Alma mater | Prince of Wales College • Universitato Dalhousie vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • poeto • taglibristo • biografo • novelisto • ĵurnalisto • instruisto vd | ||||
Laborkampo | poezio vd | ||||
Aktiva dum | 1896– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Anne of Green Gables ❦ Anno el Avonlea ❦ Anno el la Insulo ❦ Emily of New Moon ❦ Jane of Lantern Hill ❦ Rilla el Kamenflanko ❦ Anno el Kamenflanko ❦ Domo de Sonĝoj de Anno ❦ Valo de Ĉielarko ❦ Emily's Quest ❦ Emily Climbs ❦ The Story Girl ❦ The Golden Road ❦ Pat of Silver Bush ❦ Mistress Pat ❦ The Blue Castle vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi